Trarompas jam la Bluo! Diamante la boskaj branĉoj riĉas, torento ŝaŭmverŝiĝas en kur' freneza, ride, klaĉe, kante. La akvoj, ĉu vi aŭdas, de l' rokoj eĥe plaŭdas. Ho ŝajnas, ke starante en akvoj Pan mem, pri petol' forgese, al kap' kaj dors' senĉese, fontane fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze, ravite klakas mane. |